Vezikpakoj kalkuliĝas al la plej signifaj plastaj forfalaĵoj en la farmacia industrio. Ili entenas inter 75 kaj 85 procentoj da plasto, ĉefe polivinilklorido (PCV) kaj inter 15-25 procentoj da aluminia folio. Dank’ al kemiistoj el la Lodza Universitato (la centra Pollando) el unu tuno da forfalaĵoj de la farmaciaj vezikpakoj eblos reakiri ĉirkaŭ 200 kilogramojn da aluminio kaj ĉirkaŭ 800 kilogramojn da PCV. La teknologio de la lodzaj sciencistoj konsisitas en segregado de vezikpakoj laŭ PCV-koloro. Sekve en muelita stato (de ekzemple duona milimetro) ili estas metataj en specialan ujon prialboritan de la lodzaj sciencistoj, al kiu estas aldonata likva separa substanco. En la sekva kirliĝoetapo la komponaĵoj de vezikpakoj estas separitaj. La supra tavolo enhavas PCV-on, la malsupra aluminion. Dume la farmacia leĝaro ne reguligas la problemon de reciklado de farmaciaj pakumoj. La patentumata nun solvo de la lodzaj sciencistoj estas ne nur ekonomia, sed ankaŭ ekologia. Aluminio estas metalo kun vasta aplikeblo en la industrio. La akiro de ĝia unu kilogramo el metalrubo postulas unu dekonon de energio, kiun postulus ĝia akiro el erco. Unu kilogramo de PCV el forfalaĵoj postulas unu trionon de energio, kiun oni bezonus por produkti ĝin el novaj produktoj. La regajnita tiuvoje plasto taŭgas por hejmuzaj aranĝaĵoj kaj konstruado.
El la elsendo 09.06.2020. Legas Tomek – 1’43”