Antaŭtage de la pasanta hodiaŭ Memortago pri la viktimoj de holokaŭsto la pola Sejmo omaĝis per minuto de silento la memoron de la viktimoj de la germana-nacisocialisma sistemo de ekstermo, en kies sekvo la vivon perdis milionoj da homoj. La hodiaŭaj ĉefsolenaĵoj okazis sur la tereno de la eksa koncentrejo Aŭschwitz I kaj en Varsovio. Ĉirkaŭ 40 eksaj malliberigitoj metis florkronon kaj torĉojn antaŭ la Mortomuro enirantre la terenon de la eksa koncentrejo kaj mortotendaro tra la pordo kun la surskribo „Arbeit macht frei”. Multaj portis tukojn kun blankaj-bluaj strioj, memorigantaj la koncentrejajn vestojn. En la centro de la florkrono el la blankaj-bluaj troviĝas ruĝa triangulo kun la lietro „P” simbolanta polajn politikajn malliberigitojn. La ĉefaj solenaĵoj en Varsovio en la ĉeesto de la ŝtataj, komunumaj, konfesiaj aŭtoritatoj, reprezentantoj de ambasadoj, sociaj kaj konfesiaj organizoj okazis antaŭ la Monumento de Getto-herooj. Krom meto de floroj kaj memoralvoko estis enprogramita teatra spektaklo.
El la elsendo 27.01.2017. Legas Barbara – 1’28”