Warsaw Spire venkis en la konkurso MIPIM Award 2017, la plej prestiĝa konkurso de nemoveblaĵoj en la mondo, difinata ankaŭ kiel nemoveblaĵa Oskaro – kiel la plej bona oficeja investaĵo. La konkursrezultoj estis anoncitaj pasintsermajne dum la foiro de nemovelaĵoj en la franca Cannes. Warsaw Spire preterpasis finalanojn el Londono, Romo kaj el la ĉina Shenzen. Entute la konkurson partoprenis 250 projektoj el 44 landoj. La tuta Warsaw Spire – la plej granda en Pollando oficeja komplekso – havas la surfacon de 109 mil kvadrataj metroj. Krom la plej alta 220-metra turo en ĝian konsisiton eniras du malpli altaj 55 metraj konstruaĵoj. La projekton de Warsaw Spire aŭtoras arkitekta kolektivo el la belga laborejo M.&J-M.Jasper – J. Eyers & Partners kaj la Pola-Belga Arkitektura Laborejo – Projekt. La investanto kaj ĝenerala realiganto estas la firmao Ghelamco Poland. La integra parto de la tuta komplekso estas la Eŭropa Placo troviĝanta inter la konstruaĵoj kun la surfaco de 4 mil kvadrataj metroj. Troviĝas sur ĝi amfiteatro, modernaj fotanoj, restoracioj, urbaj mebloj, verdaĵabundo kaj privata bicikla stacio. Temas pri la unua urba placo de Varsovio konstruita kun tioma elano. La konstruado komenciĝis en 2011, la plej alta konstruaĵo estis transdofnita por la utiligado en 2016. Aktuale 95 procentoj de la surfacoj estas jam luitaj.
El la elsendo 21.03.2017. Legas Milada – 2’07”