Eĉ 69 procentoj de poloj asertas, ke ilia voĉo gravas en la Unio. La nombro de personoj konvinkitaj pri la reala influo je la funkciado de la Unio kreskis je 13 procentoj dum tri monatoj antaŭintaj la parlamentajn balotojn. La postbalota opinisondado de la unia esplorcentro Eurobarometr analizis ankaŭ problemojn, kiuj motivis la uniajn civitanojn partopreni la balotojn. La polaj respondintoj elmontris ekonomion kaj ekonomian kreskon (41 procentoj), la manieron en kiu la Unio devintus labori estonte (38 procentoj), homajn rajtojn kaj demokration (32 procentoj). Inter pliaj motivoj poloj menciis sekurecon kaj defendon, kontraŭbataladon de klimataj ŝanĝoj kaj medioprotektadon kaj enmigradon. La balotojn al la Eŭropa Parlamento en 2019 partoprenis 50,6 procentoj de la balotrajtaj civitanoj, je 8 procentoj pli kompare al la lastaj balotoj. Plej granda kresko estis notita en Pollando, en kiu voĉdonis 46 procentoj de la balotrajtaj civitanoj. Temas pri la 22-procenta kresko kaj samtempe la plej alta balotfrekventeco en la historio de la eŭropaj balotoj en Pollando.
El la elsendo 24.09.2019. Legas Krystyna – 1’40”