Podkasto: Ludu en nova fenestro | Elŝutu
Lunde, la 22-an de julio ĉe la adreso: www.pola-retradio aŭdiĝas la unua raporta E-elsendo de la Pola RetRadio el Rejkjaviko lige kun la daŭranta tie 98-a Universala Kongreso de Esperanto.

Dankon por via riĉa raportado el UK de E. el Rejkjaviko.. Václav
Kara Barbara, saluton. Koran gratulon pro via elektiĝo en nova estraro. Mi bedaŭras ke mi ne povas ĉeesti ĉijaran UK-n, sed mi ĝojas ke mi povas aŭskulti paroladon el UK tra via rapida raporto. Kaj mi proponas ke vi kiel estrarano de UEA bonvole proponu ke LKK aŭ oficisto de CO de UEA bonvole filmu multajn prelegadojn kaj paroladojn de gravuloj en la kongreso. Amasoj da neĉeestantoj povu rigardi kaj aŭskulti ilin tra Youtube. Kaj mi ŝatus aŭskulti viajn intervjuojn al nova prezidanto Mark Fettes, ĝenerala sekretario Martin Schaffer, vicprezidanto Stefan MacGill kaj aliaj estranoj José Antonio Vergara, Lee Jung-kee, aŭ minimume intervjuon al Mark Fettes. Mi komprenas ke vi kiel estrarano ne havas sufiĉan tempon fari intervjuon, sed iom da intervjuo certe ĝuigos min.
Plenan sukceson kaj agrablan ĉeestadon al UK. Kore salutas ĉina aŭskultanto Trezoro.