Podkasto: Ludu en nova fenestro | Elŝutu
La 806-a E_elsendo el la 16.11.2018 ĉe www.pola-retradio.org
En la komenca ampleksa kultukroniko ni informas pri la daŭranta en la Eŭropa Parlamento ekspozicio dediĉita al polinoj lige kun la 100-jariĝo de iliaj balotrajtoj; pri la pola arto en la pariza Pompidou-Centro; kaj pri la impona sonorilego Vox Patris farita de polaj muldistoj por Brazilo.
Aŭtuno estas periodo intensiganta la pripensojn pri partopreno en la Universalaj Kongresoj de Esperanto. Pri tiuj en Lahti (2019) kaj en Montrealo (2020) ni multon aŭdis dum la Lisbona UK. Hodiaŭ ni proponas renkontiĝon kun du membroj el la organiza teamo de la Montreala UK, Ĵenja kaj Joel Amis.
Ni informas krome pri la antaŭnelonga ALTE-konferenco, dum kiu ne mankis reprezentanto de UEA.
La programinformon akompanas foto de knabina akto skulptita de Katarzyna Kobro, kies elektitaj laboraĵoj kaj tiuj de Władysław Strzemiński estas ekspoziciataj en la pariza Pompidou-Centro.
Muzike akompanas nin Mélanie Prin per la plej nova kanto de Gilbert Drigon (muziko) kaj Lorenzo Tomezzoli (teksto) „Nur en harmonio” (https://www.youtube.com/watch?v=5cWqFJZ2xp8&t=8s
Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D
Gxoje audi la allogajn parolojn de Jenja kaj Joel Amis al la Montreal UK en 2020.Entuziasmo cxiam allogas.Esperanto movado nun fortas en Ameriko, en la estraro de UEA estas tri el Ameriko kaj la direktoro de CO kvankam germano aligxis kiel Meksikano al la venontjara UK en Lahtio.
La ekspozicio pri Kobro kaj Strzemiński estis jam montrita en Madrido pasintjare che Museo Reina Sofia. Ĝi diskonatiĝis dank’al la lasta filmo de Wajda, Powidoki (2016) kiu pritraktas la itineron de la artista paro dum la stalinista periodo. Kiuj maltrafis la ekpozicion en Madrido nepre vizitu tiun en Parizo. Ĉar multaj artaĵoj estis detruitaj kaj de la Nazioj kaj de la Stalinistoj la ekzpozicio entenas ankaŭ rekonstruojn de la famaj nov-plastaj arto-spacoj kreitaj en Łódź.
Mi regule aŭskultas viajn programojn kaj tiel estas bone informita pri Pollando
Bona programo, bele ornamita per ĉarma kanzono. La intervjuo kun la organizantoj de la Universala Kongreso 2020 estas entuziasmiga invito al amasa vojaĝo norden! Same tre kurioza la informo pri la sonorilo donacota al Brazilo. Mi estas brazilano, sed mi ne sciis pri tio. Mi nur bedaŭras, ke mi ne trovis foton pri tiu mirindaĵo!