Podkasto: Ludu en nova fenestro | Elŝutu
La 780-a E_elsendo el la 14.08.2018 ĉe www.pola-retradio.org
Nia tria raporto kun la sondokumentaj scenoj pri la trapaso de la 103-a Universala Kongreso de Esperanto en Lisbono – jam el Varsovio – referencas komence al la Solena Fermo. Ni prezentas al vi la scenon pri la transdono de la Premio Deguchi al Katalin Kovats. Ni referencas sekve al la komenco de la marda publika kunsido de la Akademio de Esperanto, en kiun enkondukis vicprezidanto Brian Moon, kaj kiu enhavas sinprezenton de iuj el la ĉepodie sidantaj akademianoj. La dua parto de la sinprezentoj de la ĉeestantaj en la kongreso akademianoj aŭdiĝos pli poste. Dum la nunjara publika kunsido de la Akademio Carlo Minnaja havis la okazon la unuan fojon prezenti al la vasta publiko sian ĵus aperigitan verkon pri „Historio de la Akademio de Esperanto”. Ni prezentas la komencajn minutojn de ĉi tiu prezento. Pli poste Carlo Minnaja havis apartan Aŭtoran Duonhoron pri sia verko en la kongresa Libroservo.
Nian programinformon akompanas foto prezentanta la aŭtoron de unu el la plej furoraj libroj en Lisbono, Carlo Minnaja kun sia „Historio de la Akademio de Esperanto”.
– Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D
Bonegaj estas viaj raportoj kaj sonscenoj el la 103-a UK en Lisbono. Malgraŭ ne ĉiam klara loka sonado, ili estas plej ofte kompreneblaj. La senlaca Katalin meritoplene premiiĝis kaj la aplaŭdado bone esprimis la konsenton de la publiko. Ĉu la skipo de la pola retradio jam ricevis tiun premion? Se ne , ni devas pledi por tio en la 104-a UK!