Podkasto: Ludu en nova fenestro | Elŝutu
La 702-a E_elsendo el la 17.11.2017 ĉe www.pola-retradio.org
– Nian hodiaŭan felietonon pri koninda polo ni dediĉas al Maria Skłodowska-Curie lige kun la pasinta antaŭ 10 tagoj ŝia 150-a naskiĝdatreveno. La unusola virino, duobla Nobel-premiitino, denaske polino, alportis nepritakseble valoran kontribuon al la scienca evoluo, al konoj pri la radiaktiveco, malkovrinte kun sia edzo Pierre Curie du elementojn: polonion kaj radiumon.
– Niaj kulturkronikaj informoj koncernas ĵus finiĝintan restaŭristan laboron pri la unua presita en Pollando meslibro el la 16-a jarcento. Ne nur en la komenco de novembro, sed dum la tuta monato ni emocie kaj pense dediĉas la memoron al la mortintoj. Al la kultura fenomeno ĉi-rilata apartenas la t.n. ĉerka portreto, pri kio ni informas sekve.
– La E-komunumaj sciigoj rilatas al la omaĝa ekspozicio en la itala parlamento dediĉita al Ludoviko Zamenhof kaj al la planata por la komenco de decembro porokaza Zamenhof-renkontiĝo en la Pola Instituto en Vieno.
– Muzike akompanas nin ĉina kantistino pretiginta KD-on okaze de la 71-a UK en Pekino (1986), el kiu ni memorigas la kanzonon „Renkontiĝo ĉe Obo”.
– La akompana al la programinformo interreta foto prezentas la heroinon de nia felietono, Maria skłodowska-Curie.
– Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D
La informoj pri Maria Curie estas bonegaj. Mi tute ne sciis pri ŝia poeziemo. Ĉu eblus ricevi per la Pola Retradio Esperantan version de kelkaj ŝiaj poemoj? Ĉu entute ili estas haveblaj? Ĉu ne indus publikigi ilin en nia lingvo?
„Renkontiĝo ĉe Obo” estas tipa kaj belsona kanto en Esperanto kiu meritas pli oftan disvastigon.
Koran dankon, kara Barbara kaj ĉiuj kunlaborantoj! Mi ne ĉiam komentas, sed ofte aŭskultas la elsendojn kaj dankas Sinjoron por via grava laboro. Pluajn sukcesojn! Serhij Prudko