Podkasto: Ludu en nova fenestro | Elŝutu
En la 1461-a E_elsendo el la 05.04.2026 ĉe www.pola-retradio.org:
• En la festokaza E-elsendo el Varsovio, kiu tempe kongruas kun la komenciĝinta Printempo kaj daŭrantaj Pasko-festoj, ni informas pri iuj ŝanĝoj en la kulta aktivado de la Eklezio sub la gvido de la papo Leono la 14-a; ni informas pri la omaĝita memoro de la Ĵuroj de la reĝo Johano Kazimiro de antaŭ 370 jaroj.
• En la kulturbultena kroniko ni informas pri la finkonstruado de Sagrada Familia en Barcelono en 2026 kaj kompletigata figuro de s-ta Jakobo el la preĝejo de Malbork. Ĝia kapo estis ŝtelita dum la tuj postmilitaj jaroj 1945.
• Fine Barbara Pietrzak interparolas kun Gabi Skonieczna pri la lastaj „hodleraĵoj” enirintaj la katalogon de la Pola Nacia Biblioteko en Varsovio.
• Muzike ni kunĝuas fragmente la kanton „Pritempo” el la portalo de Tubaro. Nia progaminforma foto rilatas kaj la Festaj Tagoj de Pasko kaj al la belaj printempaj tagoj 2026.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D Ineralie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.





