La Pola RetRadio kun bedaŭro informas, ke en ĝia retejo estis publikigitaj senlicence aŭtoraj fotoj el la servo de Pola Gazetara Agentejo (PAP).
La Redakcio pardonpetas PAP-agentejon kaj esprimas bedaŭron same pro la damaĝo kaŭzita pro la malrespekto de ĝiaj aŭtoraj rajtoj, kiel ankaŭ pro ĉiuj konsekvencoj ligitaj kun tio.
Samtempe Pola RetRadio deklaras, ke la koncernaj fotomaterialoj estis forigitaj. Por eviti similajn situaciojn la Redakcio enkondukis pliajn procedurojn por kontroli la fontojn de materialoj publikigataj en la paĝo de la Pola RetRadio.