Kiel ĉiujare – jam de deko da tagoj – ĉiuj bazaroj kaj ĉestrataj florstandoj, en sia oferto – krom tulipoj – proponis abundon da paskaj palmetoj. Laŭ la tradicio ili estas aspergataj dum la Palma Dimanĉo kaj en tiu „sanktigita” formo ili ornamas dum la Pasko la domojn de poloj.
La Paska Palmeto estas unu el la plej rekoneblaj simboloj de la pola Pasko. Ĝi populariĝis jam en frua mezepoko, kiam la Palma Dimanĉo – memoriganta la enveturon de Jesuo en Jerusalemon – komencis esti celebrata aparte. Ne disponante pri veraj palmobranĉoj la polaj fideluloj komencis kunporti al preĝejoj salikbranĉetojn ornamitajn per floroj kaj rubandoj. Ili simbolis verajn palmbranĉojn, per kiuj la loĝantoj de Jerusalemo bonvenigis Kriston.
Krom tio, ke la pola paska palmo referencas al la biblia sceno pri la enveturo de Jesuo en Jerusalemon, ĝi ankaŭ simbolas renaskiĝon, vivon, fekundecon. Tio kongruas kun la printempa aŭro kaj la festado de la Resurekto de Jesuo. Laŭ la popola kredo la paska palmeto plenumas protektan funkcion rilate al homoj kaj iliaj domoj kontraŭ la malbonaj fortoj, samtempe garantias feliĉon kaj prosperon.
En multaj regionoj elformiĝis apartaj, karakterizaj por ili propraj palmetoj, kiuj diferencas unuj disde la aliaj, per la uzataj materialoj, plenumteknikoj kaj aspekto. Iam pri la paskoelfarado okupiĝadis ĉefe vilaĝaninoj en la krepuskaj monatoj antaŭ la alveno de la printempo. Daŭre multregione okazas konkursoj por la plej bela aŭ plej alta palmo. Iliaj rezultoj estis anoncitaj la lastan dimanĉon. Nun, proprajn palmetojn pretigas kaj infanoj en antaŭlernejoj, kaj ofte pretigas ilin membroj de la senjoraj kluboj. En ĉiuj kazoj la komuna distro firmigas la tradicion.
El la elsendo 30.03.2026. Legas Maciek – 02′ 08″






