En la historia ligna preĝejo en la vilaĝo Orawka, en la regiono de Krakovo, tradicie estas publike prezentataj la karesmaj kurtenoj. Tio estas unu el la plej gravaj kulturreligiaj eventoj de la Karesmo en la preĝejo – laŭ sia titolo dediĉita al la vizito de Maria ĉe Elizabeta. La preĝejo konstruita meze de la 17-a jarcento – en ĉi tiu vilaĝo. La plej malnovaj informoj pri la uzo de karesmaj vualoj devenas en la 11-a jarcento el la benediktanaj klostroj. Kun la tempofluo ili populariĝis en la tuta Katolika Eklezio. Temas pri aparta fenomeno el la limo de arto, liturgio kaj popola pieco.
La vualoj kun penta kaj liturgia karaktero servas por kovri altarojn dum la karesma periodo. En 2026 la plej malnova el la lokaj karesmaj vualoj notas apartan jubileon. Kreita en 1676 ĝi fariĝis jam 350-jara. Ĉi tiu aparta vualo estas farita el kvin strioj de dika lina kanvaso kolorigita per plantaj pigmentoj kaj prezentas unu el la bibliaj scenoj, en kiu la Dipatrino akompanita de anĝeloj tenas sur la manoj la demetitan de sur la kruco korpon de Kristo. La tolaĵo prezentas ankaŭ la instrumentojn de la Pasiono, >Arma Christi<. Pliaj vualoj el la preĝejo en Orawka (el la limo de la 18-a kaj la 19-a jarcentoj) prezentas la Vipadon de Kristo, Pentantan Marian Magdalenan kaj La 7 dolorojn de la Dipatrino.
La 350-jariĝo de la plej malnova karesma vualo en Orawka fariĝis okazo por prezenti la aspekton de 24 aliaj karesmaj kurtenoj el Eŭropo kaj la Suda Ameriko, broditaj aŭ pentritaj.
La karesmaj vualoj kovrantaj la altarojn estis tre popularaj en la mezepoko dividante fidelulojn disde la antaŭaltaro, kie la sacerdotoj celebirs la mesan riton. Tiel la karesma fasto pri la manĝoj estis kompletigita per rigarda fasto. La broditaj aŭ pentritaj scenoj el la Biblio krome estis proksimigantaj al nelegopovaj fideluloj la enhavon de la Sankta Libro, ebligante al ili partoprenon kun kompreno en la karesma liturgio.
El la elsendo 30.03.2026. Legas Gabi – 02′ 52″







