Fine de januaro en Dubajo okazis unu el la plej gravaj eventoj en la nutrosektoro, Gulfood 2026. Partoprenis ĝin pli ol 8500 ekspoziciantoj el 195 landoj. La vizitantoj povis konatiĝi ankaŭ kun la pola eksporta nutraĵoferto de 44 firmaoj, kadre de la nacia stando „Pollando gustas bone”, kiu prezentiĝis en tri apartaj lokoj kun la suma areo de 510 kvadrataj metroj.
Krome funkciis informa-promocia stando rilate al la programo 2024-2029. Krom la materialoj pri la pola agrikultura-nutraĵa sektoro kaj pri la polaj firmaoj, ĉiutage estis organizitaj de la polaj kuirmajstraj fakuloj kuirartaj prezentoj kaj pretigitaj de ili frandaĵoj. En aparta sektoro estis gviditaj merkatistaj interparoloj kun estontaj kunkontraktintoj, partneroj.
GULFOOD-foiro apartenas al la ĉefaj foiroj en la nutraĵa branĉo, ebligantaj al Pollando ne sole prezenti riĉan oferton de polaj nutraĵproduktoj al klientoj merkatistaj kaj individuaj. Ĝi estas ankaŭ la okazo ligi kontaktojn kun kunkontraktintoj el la Proksima Oriento, Afriko kaj Azio.
La laŭvica eldono de GULFOOD-foiro okazos en Dubajo en marto 2027, kiun denove partoprenos Pollando kun siaj naciaj standoj „Pollando gustas bone”.
El la elsendo 20.02.2026. Legas Maciek – 01′ 39″




