La regiono de Poznano (en la okcidenta Pollando) famas pro sia produktado de terpomoj. Ekde nun konturiĝas planoj rikolti tie ankaŭ zingibron.
Sciencistoj el la loka Naturscienca Universitato gvidas esplorojn pri la subŝirmila kultivado de japana zingibro. Ilia merkatista partnero en la projekto Pola Zingibro estas farmistino, Barbara Majoch. En la pasinta jaro estis ekzamenitaj ses specioj de la japana zingibro. Oni komparis i.a. la rikoltokvanton, la gustoproprecojn, la grandecon de la verda plantoparto kaj ĝian imunecon kontraŭ malsanoj.
La jam akirita zingibrorikolto, dum kiu helpis ankaŭ studentoj de la poznana naturscienca universitato, estos utiligita por la sukoproduktado, kiel plantido por la sekva jaro kaj por sekigado.
Sciencistoj el Poznano jam la trian fojon ekzamenis, kiuj zingibrospecioj estas plej taŭgaj en la polaj kondiĉoj, cetere ne nur subŝirmile, sed ankaŭ surkampe. Tio povos esti profitdona eĉ sur malgrandaj areoj.
Rilate al la produktataj amase en Poznań-regiono terpomoj zingibro estas pli facila en transporto. La pola zingibro ne devos esti traktata per protekta kemiŝprucado, por ke ĝi ne ekĝermu dum transporto. Laŭ sciencistoj en la lokaj kondiĉoj aparte taŭgas plantidoj, kies rizomomaso egalas al 150-200 gramoj.
El la elsendo 10.02.2026. Legas Pamela – 02′ 01″




