Dank’ al la projekto „Apollo” ĝis la 2028-a jaro en la Cifereca Nacia Muzeo en Varsovio aperos pliaj 40 mil 844 objektoj. Tiu iniciato estis ebla dank’ al la financa subvencio el la Eŭropaj Fondusoj kaj Pola Kulturministerio.
Aktuale en la paĝoj de la Cifereca Nacia Biblioteko en Varsovio troviĝas jam pli ol 170 mil artverkoj. Eblas konsulti tie komentojn de esploristoj, eblas konsulti multmediajn fontojn. Dank’ al la nova projekto estos aldonitaj pliaj objektoj, samtempe la tuta portalo estos alkonformigita al la plej novaj postuloj de la cifer eca disponeblo. Aldoniĝos en la cifereca formo kolektoj de moneroj, medaloj, fotografaĵoj kaj ikonografaĵoj, artverkoj el la Kabineto de Krokizoj kaj Desegnaĵoj, el la Kolekto de la Orienta Arto.
En la plano estas prilaboro de sekcio kun aŭdiogvidiloj, kiu ebligos al vizitantoj aŭskulti informojn pri la rigardataj verkoj kaj rigardi filmojn ligitajn kun ili.
La projekto „Apollo” daŭrigas la pli fruajn projektojn, kiel „La Malferma Nacia” aŭ „Hereditas”, kiuj ebligis ciferecigi pli ol 60 mil objektojn. La progresojn de la nuna projekto, finiĝonta en majo 2028, eblas sekvi pere de la reta paĝo de la Nacia Muzeo en Varsovio (https://cyfrowe.mnw.art.pl/pl/zbiory).
El la elsendo 25.01.2026. Legas Pamela – 01′ 45″






