Usonaj psikiatroj kaj britaj psikologoj entreprenis la klopodon trovi respondon al la demando, kiuj ŝanĝoj realtempe okazis ĉe junaj homoj, kiuj laŭ la propra decido dum unu semajno rezignis uzi la sociajn platformojn. Por ricevi fidindan respondon ili unue dum du semajnoj ekzamenis ĉe la samaj junaj homoj la uzmodelojn de sociaj platformoj. Rezulte eblis kompari kiuj ŝanĝoj okazis post la unusemajna limigo.
Sciencistoj el la Psikiatria Fakultato de Beth Israel Deaconess Medical Center en Bostono, Usono kaj el la Psikologia Universitato Bath, Britio konkludis, ke unu semajno sen la uzo de sociaj portaloj sufiĉis ĉe la 18-24-jaraĝaj testitaj personoj por signifa pliboniĝo de ilia sanstato.
Se dum la dusemajna periodo la testitaj personoj utiligis la sociajn portalojn dum 114 minutoj diurne, t.e. tagnokte, en la unusemajna testoperiodo la uzo egalis al 30 minutoj. La plej interesa konkludo estis, ke malgraŭ uzlimigo de la sociaj retejoj ne malkreskis ĉe testitaj personoj la tempo uzi poŝtelefonojn. Sciencistoj analizis la uzon de kvin diversaj platformoj. Tio estis TikTok, Fejs buko, Tvitero, Instagramo, Snapchat. Kaze de la du lastaj estis rimarkita la plej malgranda limigo de la uztempo.
La testataj junaj homoj varie reagis je tiu specifa komunikila fasto. Ĉe tiuj, kiuj sentis si n deprimitaj, pliboniĝis la animagordo. Iuj komencis la fizikan ekzercadon, pli ofte estis forlasantaj hejmon, ili fariĝis entute fizike pli aktivaj. Malgraŭ tiuj individuaj reagoj ĉe la testitaj personoj la nivelo de timo malkreskis mezume je pli ol 16 procentoj, la deprimnivelo malkreskis je preskaŭ 25 procentoj, kaj sendormeco malkreskis je 14 kaj duona procentoj.
Tiuj enkondukaj rezultoj elmontras, ke rezigno pri la uzo de la sociaj portaloj nur dum unu semajno signife plibonigis la funkciadon kaj bonfarton de la testitaj personoj. Tamen ne estas sciate kiom daŭraj estas tiuj avantaĝaj ŝanĝoj.
Sed tio estis nur la unua parto de pli vastskale planitaj esploroj. La sekva etapo traktos pli individue personojn testatajn por doni al ili personigitan helpon. Oni konscias, ke por iuj la uzado de la sociaj retejoj estas rimedo por superi solecon. Malebligi la uzon de sociaj portaloj estus por ili metodo tro brutala. Laŭ la ĉefaŭtoro de la esploroj, profesoro John Torous el Bostono, estus preferinde diri individue, kiel supervenki la malutilajn sekvojn, kiuj ligiĝas kun la konsultado de sociaj retejoj.
El la elsendo 20.01.2026. Legas Barbara – 04′ 02″





