Ankoraŭ kelkajn tagojn estas vizitebla interesa ekspozicio en la Silezia Muzeo en Katowice. Ĝia titolo „Etnoalternativo. Nova rigardo al la popola arto” referencas al riĉo de diversspecaj popolkostumoj en Pollando. En la regiono Supra Silezio temas pri kelkaj, kaj en lokaj variantoj pri eĉ dek kelkaj specoj. Ĉiu havas apartan karakteron kaj rolis kiel specifa komuniko plena de simbolaj signifoj. Unuavice ĝi rolis kiel vizitbileto de vestanta ĝin homo, informis pri lia/ŝia la deveno, socia, civila statuso aŭ aparteno al konkreta socia grupo. En la Supra Silezio la popola vesto estis ankaŭ elemento de patriotismo, manifesto de la aparteno al la pola nacio.
La ekspozicio prezentas elektitajn elementojn de la regionaj vestoj, devenantajn en plimulto de antaŭ unu jarcento. Akompanas ilin arkivaj fotoj dokumentantaj portantajn ilin homojn.
La prezentatajn eksponaĵojn akompanas projektoj de Beata Bojda, inspiritaj de sileziaj popolaj vestoj kaj stilizitaj laŭ popolaj vestoj el la muzea kolekto.
El la elsendo 15.01.2026. Legas Maciek – 01′ 15″





