Podkasto: Ludu en nova fenestro | Elŝutu
En la 1450-a E_elsendo el la 25.01.2026 ĉe www.pola-retradio.org:
• Antaŭ nia mikrofono gastas hodiaŭ Jarosław Parzyszek el Fondumo Zamenhof en Bjalistoko, kun kiu ni interparolas pri la solene lanĉita lastvendrede (23.01.2026) en la bjalistoka Zamenhof-centro reredaktita libro de Roman Dobrzyński „La Zamenhof-strato” en la lingvoj pola kaj angla.
• En la komenca kulturkroniko – post la kalendarfolio kun elektitaj historiaj datoj el la 25-a de januaro – ni informas pri la literatura premio de Odette kaj Léon Chertok por la polaj raportistinoj Hanna Krall kaj Anna Bikont; pri la bitigataj objektoj de la Nacia Muzeo en Varsovio; pri ekspoziciata fragmento de la donaco de Basil Alkazzi por la Nacia Muzeo en Gdansko.
• En la E-komunuma segmento ni prezentas la mesaĝon de UEA lige kun la Internacia Tago de Edukado (uea.org/gk/1277a1) kaj pri IKU dum la 111-a UK en Graz (uea.org/gk/1276a1).
• Hodiaŭ ni proponas aŭskulti kune fragmenton de la kanzono de Feri Floro „Lasu, ke dolor’ estu pardonita”. La reta foto akompananta la programinformon prezentas la aspekton de la ĵus aperinta, reredaktita libro de Roman Dobrzyński „La Zamenhof-strato”.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D Interalie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.






