Ekde la fino de novembro ĝis la 1-a de marto 2026 denove la krakova Muzeo de la Japana Tekniko kaj Arto, Manggha prezentas al la publiko interesan ekspozicion, kiu proksimigas la misterojn de la japana kulturo.
Sub la titolo „Brilo de la tempo. La japana lako en la aplikata arto” ĝi proponas eksterordinaran vojaĝon tra la mondo de unu el la plej malnovaj kaj fajnaj metioj de Japanio. La spektanto konatiĝas kun >urushibako<, tio estas diversstilaj skatoletoj, minikofretoj kaj aliaj mistere ornamitaj objektoj, por kies elfaro estis uzita la tradicia lako >urushi<. Inter la eksponaĵoj troviĝas same artverkoj de la iamaj majstroj, kiel ankaŭ verkoj de la nuntempaj artistoj, kio pruvas la neŝireblan kontinuecon de la arto. La ekspozicio „Brilo de la tempo. La japana lako en la aplikata arto” donas la okazon konatiĝi kun diversaj ornamaj stiloj kaj teknikoj, kiel >maki-e< – priŝutado per la ora pulvoro, >raden< (inkrustado per perlamoto) aŭ >choshitsu<, skulptado en lako.
Tiu interesa ekspozicio kunigas objektojn el la polaj publikaj institucioj kaj de polaj kolektantoj, kun verkoj de japanaj artistoj. Ĝi bildigas riĉon kaj variecon de ĉi tiu eksterordinara tradicio.

El la elsendo 15.01.2026. Legas Gabi – 01′ 48″