La kristnaska eterne verda pingloarbo (konifero) estas firma elemento de la pola Kristnasko de pli ol ducent jaroj. La kutimo ornami kristnaskan abieton atingis Pollandon lime de la 18/19-jarcentaj dank’ al germanaj setlintoj. La kutimon trakti abion kiel kristnaskan arbon, iuj ligas kun la misiista agado de s-ta Bonifaco. En la jaro 723 li forhakis potencan kverkon dediĉitan al la dio Thor kaj el la proksime kreskanta abio li konstruis altaron, aŭ elmontris ĝin kiel arbon de Jesuo-infaneto kun eterne verdaj branĉoj simbolantaj la eternan vivon.
La kristnaska arbeto en Pollando povas signifi same abion, piceon aŭ pinon. En la lastaj jaroj plej volonte – eĉ 80-procente poloj aĉetas abiojn, aparte la kaŭkazajn abiojn, kiuj dominas en la plantejoj de pingloarbaj stikaĵoj.
La kaŭkazan abion karakterizas molaj pingloj, kiuj malsame kiel ĉe piceoj ne falas en hejtataj domoj. Tamen piceoj, malpli kostaj, sed bele aromantaj, estas serĉataj de ĉirkaŭ 15 procentoj de klientoj. Tamen iliaj pingloj estas akraj kaj rapide falas. Pinoj kun tre longaj pingloj estas popularaj nur en iuj regionoj de la lando.
En Pollando ĉiujare oni aĉetas ĉirkaŭ 6 milionojn da kultivataj, kristnaskaj arboj. La kristnaskaj arbetoj 2025 estis plantitaj antaŭ 7-9 jaroj.
El la elsendo 25.12.2025. Legas Milada – 02′ 15″




