La konkurso por la Kristnaskaj Kripetoj de Krakovo en 2025 okazis jam la 83-an fojon. Oni alsendis ĉi-jare la rekordan nombron de la kripetoj, entute 256. Dum la unuaj tagoj de decembro eblis ilin admiri ĉe la krakova Foirplaco apud la monumento de Adam Mickiewicz. Poste pritaksis ilin kompetenta ĵurio en la Muzeo de Krakovo.
Tiu tradicio, kiel la unua el Pollando, troviĝas ekde 2018 en la listo de la Kulturheredaĵo de Unesko.
Tradicie la krakovaj kripetoj rilatas ne sole al la krakova arkitekturo, sed aludas al eventoj de la kuranta jaro. Tiel do en la nunjaraj kristnaskaj kripetoj videbliĝas figuroj de papo Leono la 14-a, de la usona prezidento Donald Trump. En la kripetoj aperas ankaŭ la figuro de Bolesław Chrobry lige kun la miljariĝo de lia kroniĝo kiel reĝo de Pollando, aŭ scenoj ligitaj kun la vasala omaĝo de Prusio ĉe la krakova foirplaco en 1525.
La ĉefherooj de la krakovaj kripetoj estas la figuroj de la Sankta Familio, kiujn akompanas figuroj ligitaj kun la kulturo de Krakovo kiel Wawel-drako, trumpetisto, kaj figuro de Lajkoniko, la ĉevalrajdanta barbulo. Lia figuro rilatas al la tatara invado el 1287, kiam la krakovaj civitanoj venkis la invadintojn. Aparta karakterizaĵo de la krakova kristnaska kripeto estas ĝia turforma konstruo kun detaloj karakterizaj por la urba arkitekturo.
Ĝis la 1-a de marto 2026 la kristnaskaj kripetoj estas rigardeblaj en la postkonkursa ekspozicio en la Muzeo de Krakovo.
El la elsendo 20.12.2025. Legas Milada – 02′ 33″




