AMD (la ligita kun aĝo degenero de flava makuleto en la okulo) rilatas al la homoj grandaĝaj, kies centra vidpovo estas difektita pro tiu ĉi malsano. Ĉi tiu vidkapablo estas esenca por legado, por rekoni vizaĝojn kaj plenumi ĉiutagajn funkciojn. La apero de la malsano ligiĝas – krom la kreskanta aĝo – kun tiaj riskofaktoroj, kiel la fumado kaj dieto riĉa je saturitaj grasoj kaj alifaritaj nutraĵoj. Ĝia plej ofta formo estas la seka (atrofia) formo, kio kaŭzas perdon de centra vidkapablo.
Nun la firmao Science Corporation informis, ke ĝia revolucia PRIMA-protezo ebligis al homoj, kiuj perdis ĉi tiun kapablon legi denove. Elektronika enplantaĵo metita en la okulon, kombinita kun okulvitroj por vastigita realo, ebligis al pacientoj legi la literojn en Snellen-diagramo. Antaŭ la menciita proceduro, iuj pacientoj ne povis vidi eĉ la diagramon mem. Antaŭnelonge en Brita Medicina Revuo estis publikigita artikolo, kiu priskribas la rezultojn de klinikaj provoj faritaj ĉe 38 pacientoj en 17 hospitaloj de kvin landoj. Ĉiuj estis pli ol 60-jaraĝaj kaj ĉiuj suferis geografian atrofion. Ĉiuj ĉi pacientoj tutece perdis sian centran vidkapablon, konservante nur la malbonan periferian.
Normala vidkapablo estas difinita kiel 20/20 surbaze de testoj uzantaj la konatan Snellen-diagramon, kiuj montras literojn en malkreskanta grandeco. La celo de PRIMA-enplantaĵo estis atingi klinike signifan plibonigon de la vidkapablo. Tamen dum sciencaj eksperimentoj oni ne uzis Snellen-diagramon, sed ETDRS-diagramojn, kiuj estas pli precizaj kaj ampleksaj.
PRIMA estas la unua en la historio aranĝaĵo, ebliganta legi al homoj, kiuj perdis la centran vidkampon. Tio markas novan epokon en la historio de artefarita subteno de la vidkapablo. Blinduloj la unuan fojon signife reakiris sian centran vidkapablon. La kapablo denove legi signife plibonigas la memfidon, vivkvaliton kaj sendependecon. Laŭ profesoro Mahi Muqit el la Instituto de Oftalmologio ĉe University College London, kiu gvidis la britan parton de la klinika testo, la enplanto povas esti farita de kapabla vitreoretina kirurgo dum malpli ol du horoj.
Pacientoj subiĝis al multmonata rekapabligado, dum kiu ili lernis uzi la aranĝaĵon kaj legi. Evidentiĝis, ke la averaĝa plibonigo de la vidkapablo estis tiom signifa, ke ebligis al pacientoj legi 5 pliajn liniojn sur la ETDRS, kaj unu paciento povis legi 12 pliajn liniojn. Kelkaj pacientoj vidis literojn kun akreco 20/42.
Aktuale PRIMA ebligas vidi nigrablankajn bildojn, difinon de kontrasto, brilo kaj la 12-oblan pligrandigon. La aŭtoroj de la enplantaĵo jam laboras pri ĝia fajnigo kaj certigas, ke la nova programaro ebligos generi bildon laŭ plena grizoskalo.
La unua peto de la pacientoj rilatis al la kapablo legi. La dua rilatis al la kapablo rekoni vizaĝojn. Kiel klarigas profesoro Daniel Palanker de Stanford Medicine – nun laboranta pri nova algoritmo por la enplantaĵo – tio ĝuste postulas plenan skalon de grizo.
El la elsendo 10.12.2025. Legas Barbara – 04′ 36″





