Podkasto: Ludu en nova fenestro | Elŝutu
En la 1440-a E_elsendo el la 15.11.2025 ĉe www.pola-retradio.org:
• En la komenco de la elsendo ni prezentas tristan informon, kiu venis jam post la finpretigo de la programo, pri la forpaso de elstara membro de la E-komunumo, Rob Moerbeek;
• Hodiaŭ nia antaŭmikrofona gasto estas Jérémie Sabiyumva, la laŭvican jam fojon estrarano de UEA respondeca pri aktivula maturigo kaj Afriko. Ĝuste E-movado en Afriko, kaj la unua UK en Tanzanio estas temo de nia antaŭmikrofona renkontiĝo;
• La komencaj aktualaĵoj rilatas al la dinamika evoluo de vinproduktado en Pollando; al ripoziga-turisma atrakciaĵo en Szczecin, Fabriko de Akvo; pri mil plantataj kverkoj omaĝe al la 1000-jara jubileo de la kroniĝo de la unua pola reĝo;
• La sciencan rubrikon ni dediĉas al la freŝa novaĵo pri ebla malkovro de malluma materio;
• Same kiel en aliaj landoj kaj lokoj oni preparas sin al la antaŭkristnaska periodo. Pri enorme pompa propono de Varsovio vi aŭdos sekve;
• Muzike ni proponas fragmenton de la brazila kanzono Tropikulino, kiun kantas Vincente Sales; Nia programakompana foto el fb prezentas la ridetandan vizaĝon de ĵus forpasinta, karmemora Rob Moerbeek;
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.







