Ludu

En la 1441-a E_elsendo el la 05.12.2025 ĉe www.pola-retradio.org:

• En la hodiaŭa programo vi trovas du malgrandajn sonfragmentojn el la inaŭgura parlado de UEA-prezidanto, Fernand Maia, per kiuj li jen inaugŭras la 6-an Virtualan Universalan Kongreson, jen li sciigas la lokon de la UK-2027, Melburno;
• En la kulturtema kroniko – post la kalendarfoliaj informoj ligitaj kun la 05.12 – ni informas pri ekspozicio dediĉita al la judaj lingvoj daŭranta en la varsovia muzeo Polin; pri la Recita Konkursko „Kresy” (randregionoj) destinita al poloj loĝantaj en la iamaj orientaj vojevodioj de Pollando okazanta semajnfine en Bjalistoko.
• La plia parto de la elsendo estas dediĉita al elstaraj esperantistoj forpasintaj lime de novembro kaj decembro. Baze de la GK de UEA ni proksimigas la silueton de longjara laboranto de CO de UEA en Roterdamo, Rob Moerbeek.
• Hodiaŭ ni adiaŭas la forpasintan la 1-an de decembro konatan polan esperantistinon el Toruń, Teresa Nemere. En sia laboro en la tiea Etnografia Muzeo li kreis i.a. spacon por kunlaboro pri folkloraj temoj, en kiu la pontan rolon ludis Esperanto. El nia arkivo ni prezentas fragmenton de intervjuo, kiun antaŭ multaj jaroj donis al nia redakcio ĝuste pri utiligo de Esperanto en sia profesia laboro;
• La programinformon akompanas malnova foto de Teresa Nemere inter popolaj artistinoj.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D Ineralie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.