La Mazoviregiona Muzeo en Płock – la centra Pollando – posedas la plej grandan en Pollando kolekton de la secesistila kaj artdekorstila arto. Eblas ĝin rigardi en du apartaj ekspozicioj. La unua dediĉita al la secesistila ekspozicio estis kreita en 1963, la alia rilata al la artdekora stilo estis establita en 2021. La tuta kolekto, inkluzive de historiaj, arkeologiaj kaj etnografiaj eksponaĵoj, entenas ĉirkaŭ 100 mil objektojn.
La 10-an de decembro estis inaŭgurita konstanta ekspozicio, kiu prezentos „Arĝentaĵojn de la varsoviaj firmaoj”. La ekspozicio prezentas la tiel nomatajn „perletojn” de ambaŭstilaj objektoj, kreitajn en la periodo 1825-1935, inkluzive de elegantaj tortoservaj platoj, fajnaj salujoj kaj sukerujoj aŭ elegantaj kandelingoj. Inter 150 eksterordinare belaj elfaraĵoj en la ekspozicio troviĝas elfaraĵoj i.a. el la Fabriko de la arĝentumita manĝilaro de Norblin-fabriko, dum jardekoj specialistiĝanta pri arĝentumitaj kaj arĝentaj elfaraĵoj.
La kolekto de la arĝentaĵoj de la varsoviaj firmaoj estis prezentata dum la portempa ekspozicio en 1981, kiam la kolekto – normale troviĝanta en la muzea deponejo – enhavis 303 objektojn. Dum la tempofluo la kolekto pliampleksiĝis kaj aktuale temas pri 900 objektoj. Pri ĝi informas sinsekvaj katalogoj kreitaj okaze de la muzeo-jubileoj.
El la elsendo 20.12.2025. Legas Gabi – 02′ 10″




