Ĝis la 6-a de januaro 2026 en Krakovo eblas rigardi unikan en sia karaktero ekspozicion. En la Senatan Salonegon de Wawel-kastelo, kiun ornamas la 16-jarcentaj murtapiŝoj, gobelinoj, estis enkondukitaj monumentecaj artaj teksaj komponaĵoj de la pola skulptistino Magdalena Abakanowicz, „abakanoj”. Okazas renkontiĝo de du apartaj mondoj, en kiuj teksaĵo rolas kiel arta verko.
La fama kolekto de gobelinoj, murtapiŝoj kun i.a. scenoj el Genezo, de reĝo Sigismundo Aŭgusto atestas pri la brilo de la 16-jarcenta pola kortego. Kontraste, la spektanto alrigardas nuntempajn teksajn skulptaĵojn de Abakanowicz, kiuj reliefigas la unuopajn etapojn de ŝia kreado. Ekde plataj, ankoraŭ tradiciaj teksaĵoj tra formoj pli spacaj, ĝis monumentecaj, figuraj teksoskulptaĵoj, kiuj forlasas muron kaj ricevas vivon en la reĝaj internoj…. sen ajna regulo, laŭ propraj principoj.
Tiu komparo – laŭ la intenco de la organizantoj – povas ebligi interesan diskurson de generacioj kaj epokoj. Ĝi kontraŭstarigas malsaman estetikon – malsaman percepton de verka monumenteco kaj verka materio. La ekspozicio „Arasoj kaj abakanoj” reliefigas la daŭran interesiĝon pri teksaĵo kiel esprimrimedo kaj universalecon de la homa bezono verki pere de teksaĵo, sendepende ĉu temas pri mondkoncepta registro, registro de la potenco aŭ la individuaj emocioj de la spektanto.

El la elsendo 20.12.2025. Legas Gabi – 02′ 02″