Okaze de la Internacia Tago de la Nemateria Kulturheredaĵo al la Pola Listo de Nemateria Kulturheredaĵo aldoniĝis 31 subjektoj. Tri aliaj aktivadoj ligitaj kun la protektado de la nemateria kulturheredaĵo, riĉigis la Landan Registron de Bonaj Praktikoj.
Kiel estis substrekite, ĉiu el la registroj en la Landa Listo estas samtempe rakonto pri homoj, lokoj kaj valoroj. La rakonto pri komunumo, kiu daŭre kapablas aktivi kune, transdoni siajn talentojn kaj kredi, ke la tradicio estas fonto de forto kaj ne ŝarĝo trenita el la pasinteco. La Listo de la Landa Nemateria Kulturheredaĵo ekzistanta ekde 2013 enhavas 116 registrojn. Ĝi protektas kaj popularigas polajn tradiciojn, kutimojn, ceremoniojn kaj konojn. Antaŭ 11 jaroj en la listo estis registrita la lingvo Esperanto, kiel portanto de la E-kulturo, i.a. praktikata de polaj esperantistoj.
En la Registro de Bonaj Praktkoj, rilate al la Protekto de la Nemateria Kulturheredaĵo, estis notitaj Folklora Festivalo el la loko Limanowa, la konkurso por la Paska Palmo de Kurpie-regiono en la loko Łyse kaj Amatora Teatra Trupo el la loko Rozmierz. La registro de Bonaj Praktikoj estas internacia Unesko-iniciato, servanta al interŝanĝo de spertoj pri efika protektado de la viva heredaĵo, kiel tradicioj, kutimoj kaj scioj. Ĝi ebligas al socioj kaj ŝtatoj interŝanĝi la plej bonajn solvojn, dokumentante samtempe la manieron alfronti diversajn defiojn kaj obstaklojn.
El la elsendo 05.11.2025. Legas Maciek – 01′ 56″





