Marysin Wawerski, pri kiu ni hodiaŭ rakontas, estas loĝkolonio, establita komence de la 20-a jarcento en la arbaroj de la bieno Zastów, kies tereno siatempe havis ĉ. 1500 hektarojn. Temis pri parto de havaĵoj ligitaj al reĝa familio de Johano la 3-a Sobieski troviĝantaj ĉe la dekstra bordo de Vistulo. Jam post la morto de la reĝo, en 1727 aĉetis ilin – de la reĝido Konstanty Władysław Sobieski – la iama korteganino de la reĝa edzino Marie d’Arquien de Nevers. Inter diversaj aĉetitaj tiam objektoj troviĝis ankaŭ la drinkejgastejo Wawer, ĉirkaŭ kiu poste kreiĝis la loĝloko Wawer.
Por ne pli kompliki la jam komplikan historion, ni nur konstatu, ke tiu skizita kelkvorte historio, fundamentas la nomon de la hodiaŭa Marysin Wawerski. Marysin evidente elmontras la karesnomon de la reĝino Marysieńka, Wawerski aludas al la iama loĝloko, kiu nun estas la plej vasta aree kaj samtempe la malplej dense enloĝata kvartalo de Varsovio.
En 1932 sur la tereno de Marysin estis establita la naturrezervejo, kies patrono estas reĝo Johano la 3-a Sobieski. Antaŭmilite la 311-hektara, post la milito ĝi estis je du trionoj malvastigita. En la intermilita periodo en Marysin estis establita klostro de monakinoj de s-ta Felikso kun la preĝejo de la Plej Sankta Virgulino Maria, la Reĝino de Pollando. Ĝiajn internojn ornamas skulpaĵoj kaj basreliefoj de renoma pola skulptisto Xawery Dunikowski.
En 1951 Marysin Wawerski kaj Wawer eniris la administran strukturon de la t.n. Varsovio 2. En la jaroj 1965–1967 estis konstruigita sur ĝia tereno loĝkolonio konsistanta en 20 loĝblokoj.
La 25-an de novembro 2025, do hodiaŭ matene, ĝuste ĉi tien venis ne sole varsoviaj esperantistoj por adiaŭi en la loka tombejo la forpasintan, antaŭ pli ol 10 tagoj, konatan polan esperantiston Roman Dobrzyński.
La tombejo en Marysin Wawerski estis kreita en 1942 kaj komence servis nur al la komunumo de loka paroĥo. Sur ĝia tereno troviĝas Kapelo de Mizerikordo, kiu estas religia spaco por enpensiĝo kaj preĝo. Ĉi tiu – unu el entute 35 tombejoj de Varsovio – funkcias dum la tuta jaro kaj ĝia pordo ĉiam estas invite malferma, ankaŭ ekster sepultaj ceremonioj. Pri la oftaj vizitoj atestas la tage kaj nokte flagrantaj lumoj de memortorĉoj.
Sed krome ĉiuj tombejoj kun sia riĉa verdaĵo kaj trankvila etoso rolas kiel naturspacoj en la vivpulsanta urbo. Laŭ la pola leĝaro tombejoj estas agnoskitaj kiel verdaĵterenoj, kio ebligas trakti ilin kiel parkajn terenojn por trankvilaj promenoj. Kaj tian rolon plenumas ankaŭ la tombejo en Marysin Wawerski.
Kaj kiam restas sole sur la tomboj la flagrantaj torĉoj kaj omaĝaj florbukedoj, la zorgon pri la tombeja kvieto transprenas la vivantaj sur la tombeja tereno birdoj, sciuroj kaj vespertoj. La naturo!
El la elsendo 25.11.2025. Legas Barbara – 04′ 56″






