Podkasto: Ludu en nova fenestro | Elŝutu
En la 1439-a E_elsendo el la 25.11.2025 ĉe www.pola-retradio.org:
• Nian hodiaŭan felietonon ni dediĉas al la varsovia verdaĵplena kvartalo Marysin Wawerski, en kies tombejo okazis ĉi matene la lasta adiaŭo de la konata pola esperantisto, Roman Dobrzyński. Nian programinformon akompanas foto pri „Sobieski-arbaro”, la dua plej granda komplekso de arbaraj parkoj en Varsovio, troviĝanta i.a. najbare de Marysin Wawerski;
• En la kulturtema kroniko – post la kalendarfoliaj informoj, ligitaj kun historiaj eventoj de 25.11 – ni informas pri ekspozicio de skulptaĵoj de Szymon Ołtarzewski en Romo; pri la premio Živa, plia nunjara distingo por la Muzeo de Siberiekzilitoj en Bjalistoko; pri la varsovia ekspozicio de Adam Kossowski, kies 120-a naskiĝdatreveno pasos la 5-an de decembro;
• En la E-komunuma segmento ni informas pri Erasmus+ por studi Esperanton kiel interfakan kampon por transnacia novigado; pri TEJO en la estraro de CoNGO; pri kelkaj E-eldonaĵoj kun hispanlingva tradukparto prezentitaj al la ekstera publiko de Madrido;
• Muzike akompanas nin fragmente la kanto de TEAM „Rakonta silentado”’;
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D Ineralie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.






