Podkasto: Ludu en nova fenestro | Elŝutu
En la 1438-a E_elsendo el la 15.11.2025 ĉe www.pola-retradio.org:
• En nian variteman programon enkondukas kalendarfolia retrorigardo, kiun sekvas aktualaĵoj. Ni informas pri rezolucio de la Sekureckonsilio de UN-o rilate Gazao-sektoron; ni informas pri aŭkcio per objektoj rilataj al la viktimoj de la 3-a Regno, kiu ne okazis pro la interveno i.a. de polaj aŭtoritatoj;
• La scienca rubriko koncernas ostan gluon de ĉinaj sciencistoj, kiu povos revolucii ortopedion kaj la konferencon dediĉitan al la malkreskanta nombro de birdoj en nia medio;
• Hodiaŭ ni raportas pri la 10-a Memorialo Lucija Borčić kaj prezentas rezultojn de la ligita kun ĝi tradukkonkurso; Alia E-komunuma temo koncernas la daŭrantan eventon en Pisa, Italio – Zamenhofa Aranĝo Toskana;
• En novembro pasis la 40-a datreveno de la unua kortransplanto en Pollando kaj tio estas la lasta temo de nia elsendo;
• Muzike ni prezentas fragmente la kanzonon de La Mondanoj „Laktokoktelejo” el ilia, ĵus lanĉita de Vinilkosmo, albumeto. La programinformon akompanas foto pri paseroj, unu el la birdospecioj dramece malmultiĝanta en nia medio;
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.





