Ludu

En la 1437-a E_elsendo el la 15.11.2025 ĉe www.pola-retradio.org:

• Nia hodiaŭa elsendo grandparte estas dediĉita al la memoro de la forpasinta la 13-an de novembro 2025 konata pola esperantisto, Roman Dobrzyński. Ni i.a. referencas al la Gazetara Komuniko de UEA – uea.org/gk/1266a1. El nia arkivo ni memorigas ampleksan interparolon el 2006, faritan en la E-Redakcio de Pola Radio, post lia trimonata instruado de Esperanto en Ĉinio;
• En la kulturtema kroniko – post la kalendarfoliaj informoj ligitaj kun la 15.11 – ni informas pri unu el la patronoj de 2006 en Pollando, kiu estas la fama pola reĝisoro Andrzej Wajda;
• Muzike ni memorigas kanzonon de la kabareto de la pola E-junularo Verda Simio funkcianta en la 60-aj jaroj de la pasinta jarcento „Fluas Wisła tra ebena land’. Roman Dobrzyńki aktive ĝin partoprenis, verkis kaj tradukis por ĝia repertuaro. La programinformon akompanas foto el la E-Tagoj de Krakovo, en kiu krom Roman Dobrzyński troviĝas Raia Androvska kaj Barbara Pietrzak;
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D Ineralie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.