En oktobro la Reĝa Kastelo en Varsovio inaŭguris interesan ekspozicion dediĉitan al vesto kiel komunikilo. Ĝi reliefigas la veston en la rolo de portanto de identeco, povo, prestiĝo, socia statuso, gusto kaj transformiĝoj. Baze de ĉirkaŭ 250 pentraĵoj, skulptaĵoj kaj objektoj de aplikata arto eblas sekvi – ekde la 16-a jarcento ĝis nuntempo – kiel la vestoj plenumis praktikan, sed unuavice simbolan funkcion. Inter la eksponaĵoj troviĝas objektoj el la pariza Luvro, el la viena Muzeo de Arthistorio aŭ el la Artgalerio de Malnovaj Pentraĵoj en Dresdeno kaj ankaŭ el la privataj kolektoj.
Ligante al historiaj figuroj – regantoj, kavaliroj, ĉasistoj, mode vestitaj virinoj aŭ filozofoj – la ekspozicio bildigas la riĉon de la signifoj enestantaj en vestoj tra la jarcentoj. Ĝi proksimigas, kiel unuopaj modomotivoj revenas post jarcentoj, sed kun malsamaj, kelkfoje ekstreme malsamaj signifoj.
En la ekspozicio modo estas prezentita kiel granda socia ludo, en kiu kiel instrumento rolas la forto de persvado (ni dirus hodiaŭ reklamo) kaj gajnotaĵo estas prestiĝo, atrakcieco kaj povo. La ekspozicio daŭros ĝis februaro 2026.

El la elsendo 15.10.2025. Legas Gabi – 01′ 45″