Laŭ la plej novaj donitaĵoj de Eurostat el septembro 2025, rilatantaj al la antaŭa jaro, la meza aĝo, en kiu plenkreska infano forlasas la familian hejmon, egalis en la uniaj landoj al 26 jaroj kaj du monatoj. En Pollando temis pri 26 jaroj kaj kvin monatoj.
La analizo de la plej novaj statistikaĵoj kaj sociaj tendencoj bildigas generacion, kiu frontas ekonomiajn defiojn, kaj kiu ankaŭ redifinas la ideon de plenkresko. Por Pollando, la lando kun fortaj familiaj ligoj, tio estas signalo pri gravaj transformiĝoj kun baza signifo por la mastrumado kaj demografia estonteco.
La mapo de Eŭropo laŭ ĉi tiu vidpunkto estas klare dividita. Unuflanke troviĝas la nordiaj landoj, kie memstareco estas grava valoro subtenata de la ŝtato. Gvidas ĉi-rilate Finnlando, kie la infanoj forlasas statistike la gepatrojn en la aĝo de 21,4 jaroj. Sekvas Danlando (21,7 jaroj) kaj Svedio (21,9 jaroj). Ĉe la kontraŭa flanko estas ŝtatoj el la sudo kaj oriento de la kontinento. Al rekorduloj kalkuliĝas kroataj infanoj, kiuj forlasas la gepatran hejmon havante 31,3 jarojn. Sekvas slovakoj (30,9 jaroj), grekoj (30,7 jaroj), italoj (30,1 jaroj) kaj hispanoj (30 jaroj). En tiuj landoj estas fortaj familiaj ligoj kaj familioj ludas ŝlosilan rolon en komenco de la memstara vivo de la infanoj.
En Pollando kiel en aliaj landoj de la regiono la vojon al memstareco baras financaj problemoj, ĉefe ligitaj kun la deziro havi propran kaj ne luatan loĝejon. Aldoniĝas problemoj sur la labormerkato, ĉar malaltaj salajroj kaj provizora dungo limigas aldone financan memstarecon.
El la elsendo 10.10.2025. Legas Milada – 02′ 54″