Podkasto: Ludu en nova fenestro | Elŝutu
En la 1432-a E_elsendo el la 20.10.2025 ĉe www.pola-retradio.org:
• Hodiaŭ nia antaŭmikrofona gasto estas So Jinsu, sed ĉi-foje en la rolo de la prezidanto de Korea E-Asocio. Kaj ĝuste atingaĵoj, problemoj kaj planoj, kiuj staras antaŭ la korea asocio, estas la temo de nia intervjuo.
• Por la hodiaŭa kalendarfolio ni elektis diversajn historiajn eventojn ligitajn kun la 20-a de oktobro. Krome en novaĵbulteno ni informas pri Pollando la plej granda eŭropa produktanto kaj eksportanto de ĉampinjonoj; pri pola lingvo aldonita al informaj lingvoj de Vatikano; pri ekspozicio dediĉita al Janusz Korczak en la biblioteko de la Universitato Cantoblanco en Madrido.
• En la scienca rubriko ni informas pri la nunjara laŭreato de Lem-premio, kiu fariĝis renoma pola fizikisto, kunkreinto de la t.n. Gdanska Skolo de la kvantuma fiziko, prof. Ryszard Horodecki.
• Hodiaŭ muzike akompanas nin Kris Fresi per la kanzono Monda Paco el lia albumeto eldonita en la ĵusaj tagoj de Vinilkosmo. La reta foto ornamanta la programinformon rilatas evidente al ĉampinjonoj, pri kies produktado kaj eksportado Pollando gvidas en Eŭropo.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.