Podkasto: Ludu en nova fenestro | Elŝutu
En la 1429-a E_elsendo el la 05.10.2025 ĉe www.pola-retradio.org:
• En la hodiaŭa Leterkesta renkontiĝo ni prezentas interparolon kun nia relative nova aŭskultanto, Ognian Kabranow el Usono. Ni i.a. levas la demandon pri tio, kiel nomi stiratajn aparatojn „drono” aŭ „droneo” kaj kalkulas je reagoj de niaj aŭskultantoj.
• En la komenca kultura kroniko ni informas pri la komenciĝinta en Varsovio 19-a Internacia Fortepiana Konkurso de Frederiko Chopin; pri impona kultureduka komplekso kreiĝinta en Bydgoszcz (la norda Pollando); pri kreiĝonta en Lodzo (la centra Pollando) muzeo de stratarto.
• En la E-komunuma segmento pastro Roman Gmyrek en interparolo kun Maciej Jaskot invitas por la Preĝotagoj en Częstochowa: 10-12.10.2025 (https://eventaservo.org/e/aa1218).
• En la hodiaŭa elsendo ni prezentas la malnovan kanton de Oraj Kantoj „Pluvo kaj vent’”. La akompana al la programinformo reta foto rilatas al la daŭranta en Varsovio 19-a Internacia Chopin-konkurso 2025.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D Interalie pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.