Gravaj kulturaj eventoj ne okazas sole en grandaj kaj famaj lokoj, kiel Varsovio aŭ Krakovo. Ĝis la 9-a de oktobro la ekspozicion de unikaj bildoj de Nikifor – fama pola primitivisto – eblos rigardi en la Muzeo de Lubuŝa-regiono en Zielona Góra, en la okcidenta Pollando.
La ekspozicio „Nikifor. La originala talento” estas organizita en la 130-a naskiĝdatreveno de la artisto. Ĝi baziĝas sur la privata bildokolekto de Robert Dowhan, en kiu la plimulto el 50 verkoj de Nikifor, devenas el la intermilita periodo. Ĝi estas agnoskita kiel la plej bona etapo en la kreado de la artisto. Troviĝas en ĝi interalie verkoj kalkulataj al liaj plej valoraj bildocikloj, kiel arkitekturaj pejzaĝoj de imagitaj urboj, etosplenaj panoramoj de Krynica, en la suda Pollando – kun karakterizaj lignaj vilaoj kaj pensionoj – plurfiguraj scenoj en sanktejinternoj kaj vilaĝaj ĉambroj, aŭtoportretoj, sanktulbildoj. La kolekto enhavas ankaŭ apartan verkon de Nikifor, kiun formas almozletero. Tio estas la unika arta formo de Nikifor konsistanta el kombino de teksto kun bildo pentrita aŭ algluita super la teksto.
Nikifor Krynicki, alie Epifaniusz Drowniak estas agnoskita kiel ikono de la tiel nomata naiva realismo. Li estis aŭtodidakta pentristo dum jaroj vivanta en mizero kaj izoliĝo. Kun la tempofluo lia arto estis agnoskita ne sole en Pollando, sed ankaŭ eksterlande. Liaj bildoj spegulas perfektan kolorsentemon kaj emanas per la verkpasio.

El la elsendo 15.09.2025. Legas Maciek – 01′ 50″