Plimulto de pomoj vendataj en la Eŭropa Unio devenas el Pollando, kiu estas ilia ĉefa produktanto en Eŭropo kaj apartenas al la monda avangardo. Antaŭas ĝin landoj multe pli grandaj, kiel Ĉinio, Usono kaj Turkio.
Laŭ Eurostat en 2024 Pollando liveris 4,1 milionojn da tunoj da pomoj en la tuta Unio (ne konsiderante citrusojn, vinberojn kaj fragojn). Tio donis al ĝi la trian lokon en la fruktoproduktado post Italio kaj Hispanio. Tamen eĉ 29 procentoj de ĉiuj produktitaj en la Unio pomoj devenas el Pollando. Italio respondecas pro 21 procentoj, kaj Francio pro 17 procentoj da pomoj sur la unia merkato. Ĉiuj ceteraj uniaj landoj kune produktas ne multe pli ol Pollando mem.
Unu jaron pli frue, en la 2023-a, Pollando en la monda skalo okupis la 4-an lokon en la rangolisto de la plej grandaj pomproduktantoj kun la rezulto de 3,89 milionoj da tunoj. Superis ĝin Turkio kun pli ol 4,5 milionoj da tunoj da pomoj kaj Usono kun pli ol 5 milionoj da tunoj. Tamen preskaŭ la duonon de la monda pomproduktado en 2023 liveris Ĉinio.
La sukceso de Pollando en la eŭropa pomproduktado ligiĝas kun la hortikultura tradicio, konvena klimato kaj eksporta loĝistiko. Dank’ al tio polaj pomoj atingas ne nur la tablojn en la tuta Eŭropo, sed ankaŭ forajn eksterlandajn merkatojn.
El la elsendo 10.09.2025. Legas Milada – 02′ 10″





