Ludu

En la 1425-a E_elsendo el la 15.09.2025 ĉe www.pola-retradio.org:

• Hodiaŭ ni proksimigas la novan prezidantinon de la Konsilio de Kunordigantoj de Naciaj Antarktaj Programoj, COMNAP – Agnieszka Kruszewska.
• En la kulturkronika bulteno ni informas pri interesa ekspozicio dediĉita al Nikifor, ĉiam pli fama eksterlande, pola naiva pentristo; pri Arĝenta Fajfilo 2025 por Tomasz Kalisz, pola orgenludisto, lekcianto, komponisto; pri la unua biblioteko en la metroo-stacio en Varsovio, la t.n. metroteko.
• En la E-komunuma segmento ni prezentas la alvokon de Anatolij Ionesov partopreni la eventon LA INTERNACIAJ LETERTAGOJ 2025 “Vorto pri Samarkando: la urbo, pri kiu oni ŝatas pensi, revi kaj paroli”: imps86@yahoo.com.
• En la hodiaŭa elsendo akompanas nin muzike Valentina Cancino prezentanta la kanton La Rakonto. La programakompana reta foto prezentas iun el la bildoj de Nikifor.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D Interalie pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.