Podkasto: Ludu en nova fenestro | Elŝutu
En la 1423-a E_elsendo el la 05.09.2025 ĉe www.pola-retradio.org:
• Hodiaŭ ni invitas vin al la loko multnombre vizitata de turistoj interesiĝantaj pri historio de la 2-a mondmilito, la tiel nomata Wilczy Szaniec (lupa remparo), komplekso de bunkroj de Hitler kaj lia stabo en la norda Pollando.
• Post la feria paŭzo ni revenas al la prezentado de kontribuoj de niaj aŭskultantoj ligitaj kun la kulturo, historio, eventoj de iliaj devenlandoj. Hodiaŭ Haesim PARK – Tamara el Koreio prezentas miton pri Dangun Wanggeom, tio estas pri la kreiĝo de Koreio.
• En la kulturkronika bulteno ni informas pri ekspozicio prezentanta ligojn inter Pollando kaj la 750-jariĝanta Amterdamo; pri juna pola pianisto invitita ludi en Carnegie Hall; pri suiseki-arto prezentata en la krakova Manggha-muzeo.
• En la E-komunuma segmento ni informas pri la sciencaj premioj atribuitaj dum la 110-a UK.
• Ni memorigas pri la okazonta sabate, la 6-an de septembro Tago de la Nacia Legado, al kiu de jaroj kontribuas esperantistoj. Al la komuna legado pere de eventa servo invitas Kroata Esperantista Unuiĝo, kiu denove aliĝas al la Pola (Inter)Nacia legado. Dum ĝi oni legos poemojn de renoma pola renesanca poeto Jan Kochanowski (1530-1584) – https://eventaservo.org/e/8acde4.
• En la hodiaŭa elsendo akompanas nin muzike Ĵomart kaj Nataŝa per la kanzono „Se vi amas”, premiere plenumita dum ARKONES-2015, kaj Amira Chun, kiu fragmente kantas sian originalan kanton힘내라, 맑은물, „Estu kuraĝa, pura akvo!” . La programakompana reta foto rilatas al la ekspozicio pri la arto prezenti ŝtonojn – suiseki.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.