Podkasto: Ludu en nova fenestro | Elŝutu
En la 1419-a E_elsendo el la 15.08.2025 ĉe www.pola-retradio.org:
• Komence de la elsendo ni informas pri la hodiaŭ solenataj en Pollando Festo de la Polaj Armeaj Fortoj kaj la religita Festo de la Ĉielpreno de la Dipatrino. Ni informas pri la alvoko kiun direktis monakinoj, ke la 14-a de aŭgusto nunjare estu tago de fasto kaj preĝo favore al paco. Ni prezentas alvokon de la Kataluna E-Asocio pri situacio en Gazao.
• En la kulturkronika bulteno ni parolas pri la 133-a Historimonumento, kiu fariĝis la Kastela-parka komplekso Książ en la sudokcidenta Pollando; pri 500 matematikaj maŝinoj per kiuj riĉiĝis la Muzeo de la Jagelona Universitato.
• Sekve ni prezentas sonscenon el la 110-a UK en Brno, en kiu Aleks Kadar, ĝenerala sekretario informas pri la projekto Almanako anstataŭonta Jarlibron. Ni informas pri la divido de la estraranaj taskoj en la nova, 9-kapa estraro de UEA.
• En la hodiaŭa elsendo akompanas nin Kajto per la fragmento de la kanto Frateco el la albumo Sen timo. La programinformon akompanas interreta foto pri unu el la kolekto de historiaj matematikaj maŝinoj, kiu riĉigis la Muzeon de la Jagelona Universitato en Krakovo.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.