La kastela-parka komplekso Książ en Wałbrzych [ksjo-nŝ en vaŭ-bĵiĥ] (la sudokcidenta Pollando) estis agnoskita de la pola prezidento kiel la 133-a Historimonumento de Pollando. La devenanta el la 13-a jarcento historia komplekso estas unu el la plej grandaj turismaj atrakciaĵoj en la regiono. La unuaj konstruaĵoj de la fortreso kreiĝis laŭ iniciato de la Piastdinastia princo Bolek I Surowy (Bolek la 1-a Severa. Sub la regado de la Piastdinatiaj princoj ĝi troviĝis ĝis la fino de la 14-a jarcento. Poste la regadon transprenis Hocherg-familio, kies reprezentantoj dum 400 jaroj transformis la kastelon en komfortan rezidejon. En 1941 ĝi estis konfiskita de hitleranoj. La morna historio de la kastelo dum la 2-a mondmilito, kiam ĝi estis adaptita de germanoj por unu el la sidejoj de Hitler-stabo, signifis intensan prirabadon de la kastelaj havaĵoj, senrevene detruinte multajn el la originalaj internoj. Krome germanoj utiligante la sklavlaboron de malliberigitoj el la koncentrejo Gross-Rosen boris sub la kastelo reton da tuneloj pri kies destino historiistoj malsamopinias. Post la militfino la kastelo estis tutece detruita kaj priŝtelita de la sovetuniaj trupoj. I.a. perdiĝis pli ol 60-mil presaĵoj el la kastela biblioteko.
Hodiaŭ Książ por plurjara rekonstruado estas unu el la plej gravaj atrakciaĵoj de la regiono. Turistoj povas viziti la restaŭritajn salonojn, panoramterasojn, ĉevalbredejon kaj Palmejon.
En la decido agnoskanta la kastelan-parkan komplekson Książ kiel Histori-monumenton oni reliefigis ke temas pri historia objekto kun la mezepoka genezo, riĉa je arkitekturaj formoj ligantaj al diversaj historimomentoj. Ĝi estas ekzemplo de la rezidejo kun unikaj vid-panoramaj valoroj kompletigitaj de altklasa arkitekturo kaj ĝardeno.

El la elsendo 15.07.2025. Legas Barbara – 02′ 34″

‘ 31″