La Muzeo de la Jagelona Universitato en Krakovo prezentas kolekton de pli ol 500 matematikaj akcesoraĵoj, kiujn al la muzeo donacis pasintjare – antaŭ sia morto – kolektanto, inĝeniero Walter Szrek. La Universitato difinis ĝin kiel unu el la la plej grandaj kaj valoraj en la mondo.
Troviĝas inter ili aritmometroj, ĉifroaranĝaĵoj, abakoj, mekanikaj adiciiloj kaj subtrahiloj, rada glitkalkulilo. Inter tiuj eksterordinaraj objektoj troviĝas unu el la unuaj ekzempleroj el la seria produktado de Odhner-maŝino farita en St. Peterburgo kun la produktonumero 21. La retrovo de ĝi en la varsovia pula bazaro komencis la tutan kolekton, grandiĝantan dank’ al trovaĵoj en pliaj pulaj bazaroj aŭ retaj aŭkcioj. Inter la donacitaj maŝinoj troviĝas ankaŭ patentumversioj, prototipoj kaj neniam produktataj variantoj de konataj markoj. La deziro de la kolektanto loĝanta en Usono estis protekti sian kolekton kiel tuton kaj disponigi ĝin por edukaj celoj.

El la elsendo 15.07.2025. Legas Gabi – 01′ 24″