Ludu

En la 1414-a E_elsendo el la 30.07.2025 ĉe www.pola-retradio.org:

• En la kvina sonraporto pri la 110-a UK en Brno ni informas pri la pasanta ekskursa tago, sed dokumente ni referencas al la alparoloj el la dimanĉa Solena Inauguro.
• Ni prezentas la festparoladon de la prezidanto de UEA, Duncan Charters.
• El la salutvortoj direktitaj dum la Inaŭguro ni prezentas tiujn de Alessandra Madella transdonitajn en la nomo de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj – ILEI.
• Ni prezentas aldone la saluton de la vicprezidanto de Akademio de Esperanto, Brian Moon. Li atentigas pri la taskoj de la Akademio kaj invitas por la ĵaŭda publika kunsido.
• La programinformon akompanas ĉerpita el fb foto de Mara Timermane pri epizodo el la ekskursa programo al Lednice.
• La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.