Podkasto: Ludu en nova fenestro | Elŝutu
En la 1412-a E_elsendo el la 28.07.2025 ĉe www.pola-retradio.org:
• En la hodiaŭa E-elsendo ni prezentas la trian sonraporton pri la 110-a UK en Brno. El la bunta programo de la Kleriga Lundo konsistanta el 17 apartaj kontribuoj ni proksimigas la vortojn de Yves Nevelsteen pri lia prezento dediĉita al temo „Kial kaj kiel vaste diskonigi E-eventojn por la Eventa Servo de UEA. En la dua bloko ni registris komencan sonscenon el prezento de Marta Ruzza „Demenco kaj Dulingvismo”.
• Du sonscenoj estis registritaj ĉe la informstandoj: de la venontjara 111-a UK en Graz, Aŭstrio – kun Norina Schantl kaj de Bahaa E-Ligo – kun Bernhard Westerhoff.
• Lunde okazis la disdono de la premio Maertens. El ĉi tiu programo ni prezentas la dankvortojn kaj sinprezenton de Stela Besenyei-Merger, la unua distingito per ĉi tiu nova premio atribuata pro kontribuo al la movada evoluigo. La programinformon akompanas foto el fb prezentanta la laŭreatinon.
• La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.