En la brusela Muzeo de Dezajno ĝis la 28-a de septembro 2025 funkcias ekspozicio “Rigardante tra objektoj: Virinoj en la nuntempa pola dezajno”. Ĉiun eksponaĵon akompanas portreto de la aŭtorino, fotoj el ŝia laborejo kaj citaĵoj el intervjuoj pri tio, kio estas persone esenca en la krea procezo.
La objektoj unuflanke estas plene originalaj samtempe formas koheran tuton. Ekzemple objektoj el la sama materialo apudas aliajn, kiuj estis faritaj en malsama maniero, objektoj kun la sama funkcio apudas aliajn faritajn en tute malsama stilo. La ekspozicio ne havas feminisman mesaĝon. Inspiris ĝin la fakto de grava rolo, kiun plenumas virinoj en la pola dezajno. Multaj polaj dezajnistinoj kreas por avanaj markoj en la tuta mondo, kiel Ikea, Duka, la dana Kvadrat, la franca La Ligne Roset.
La ekspozicion en la Muzeo de Dezajno organizis kunlabore kun ĝi la Pola Instituto en Bruselo. Partneras la sociologia Universitato SWPS en Varsovio, Reĝa Artkolegio en Londono kaj Nacia Muzeo en Gdansko.

El la elsendo 05.06.2025. Legas Gabi – 01′ 32″