Internacia Tago de Arkivoj estas solenata la 9-an de junio ekde 2007 en kelkdeko da landoj de la mondo. En sia historio ĝi transformiĝis en eventon, kiu daŭras la tutan semajnon. En 2025 ĝi okazas sub la devizo „Arkivoj alireblaj, arkivoj por ĉiuj” kaj disvoliĝas kadre de la t.n. Malfermaj Tagoj en 37 polaj urboj. Tiu ĉi iniciato celas memorigi, ke arkivoj ne estas fermitaj deponejoj de „malnovaj” dokumntoj, sed spaco por viva, reala edukado kaj intergeneracia dialogo.
La Ŝtataj Arkivoj en Pollando jam la 18-an fojon okaze de la Tago/Semajno organizas malfermajn tagojn, ekspoziciojn, laborrenkontojn kaj konservistajn demonstrojn. La nunjara eldono okazanta inter la 6-a kaj la 14-a de junio ligiĝas krome kun la premiera rivalado en la eduka tabulludo „Ankoraŭ plia somero 1914-1918”.
La eventoj ligitaj kun la Internacia Tago/Semajno de Arkivoj ebligas al partoprenantoj tuŝi aŭtenan historion kaj malkovri realan kulturheredaĵon enestantan en dokumentoj. Ĉiu, kiu tiuokaze transpaŝas la sojlon de arkivejoj fariĝas parto de la globskala reto de malkovrantoj de la kolektiva memoro.
El la elsendo 10.06.2025. Legas Gabi – 01′ 46″