Post 12 ĉiutagaj priaŭskultoj en la Nacia Filharmonio en Varsovio la 4–an de majo finiĝis la eliminadoj al la 19-a de Internacia Chopin-konkurso. La ĵurio, kiun prezidis profesoro Piotr Paleczny elektis 66 pianistojn, kiuj post neplenaj kvin monatoj denove renkontiĝos en Varsovio dum la Konkurso mem. Liaopinie pri la alta pianista nivelo de la partoprenintoj atestas la elekto de la plej ofte ludata komponaĵo, kiu estis skerco Mi maĵora 54, plej malfacila inter skercoj de Chopin. Al la konkurso ekster la elimina etapo estis allasitaj 19 pianistoj-laŭreatoj de piankonkursoj en Leeds, Miami, Bolzano, Hamamatsu, Tel Avivo, de Paderewski-konkurso en la pola Bydgoszcz kaj de la Landa Piankonkurso de Frederiko Chopin en Varsovio.
En oktobro en la unua konkursetapo prezentiĝos 85 pianistoj el 20 landoj. Plej multnombre estos reprezentitaj Ĉinio (29 pianistoj), Japanio kaj Pollando (po 13).
Por la nunjara konkurso lime de la 2024-a kaj la 2025-a anonciĝs 642 pianistoj el la tuta mondo. 171 estis allasitaj al la eliminado baze de la transsenditaj registraĵoj. La eliminadon partoprenis efektive 162 pianistoj el 28 landoj.
La solena inaŭguro de la 19-a Chopin-konkurso komenciĝos la 2-an de oktobro kaj konkursaj prezentiĝoj daŭros ĝis la 20-a de oktobro. La sekvan tagon okazos solenaĵo, dum kiu estos enmanigitaj premioj kaj okazos koncerto de laŭreatoj, en la varsovia Teatro la Granda. La venkinto de la unua premio en la Internacia Chopin-konkurso 2025 ricevos oran medalon kaj la premion en la alteco de 60 mil eŭroj. Post la konkurso ĝiaj laŭreatoj partoprenos mondan koncertan turneon tra Eŭropo, Azio kaj ambaŭ Amerikoj organizita de Chopin-instituto kunlabore kun Liu Kotow-agantejo.
El la elsendo 15.05.2025. Legas Barbara – 02′ 39″