La Reĝaj Kasteloj en Varsovio kaj Krakovo entreprenis kunlaboron, kiu konsistas en interŝanĝo de valoraj artobjektoj. Ĝi estas motivita per la fakto, ke en Varsovio troviĝas objektoj apartenantaj aŭ kiuj devintus aparteni al Wawel-kastelo kaj inverse.
Dank’ al la iniciatita kunlaboro al la varsovia Reĝa Kastelo revenis busto de reĝo Johano la 3-a Sobieski mendita por la Kastelo ĉe Giacomo Monaldi, la kortega skulptisto de la lasta pola reĝo kaj gobeleno prezentanta la batalon de Aleksandro la Granda. Al Wawel-kastelo revenis la lasta mankanta gobeleno el la fama kolekto de reĝo Sigismundo Aŭgusto, kiu ne revenis al Pollando baze de Riga-traktato (1921, finanta la polan-bolŝevistan militon). Ĝi estis transdonita nur de Leonid Breżniew al Edward Gierek por la Reĝa Kastelo.
La varsovia kaj krakova Reĝaj Kasteloj planas okazigi sciencajn kaj devenidentigajn esplorojn samtempe disponigante artverkojn al la vasta publiko.

El la elsendo 25.05.2025. Legas Gabi – 01′ 12″