En la iama benediktana abatejo en Płock [pŭock] okazis la tutlanda scienca konferenco „Serĉante niajn radikojn. La Piast-dinastia urbo Płock”. Dum ĝi estis prezentitaj la rezultoj de esploroj pri Piast-dinastio kaj pri la plej granda Piast-dinastia nekropolo en la tiea katedralo de la Ĉielpreno de la Plej Sankta Maria-Virgulino. La konferenco okazis kadre de la solenadoj de la 950-jariĝo de Płock-diocezo, por kiuj estas planita ciklo da eventoj same religiaj kiel ankaŭ ligitaj kun la pola kulturheredaĵo.
Proksimigante la rezultojn de la historiaj, antropologiaj kaj genomikaj esploroj de la unua reganta en Pollando dinastio profesoro Marek Figlerowicz konfirmis, ke estas neniu dubo, ke en la katedralo troviĝas la korporestaĵoj de la unuaj polaj regantoj. Temas entute pri 10 tomboj el la periodo de la 11-a ĝis la 15-a jarcentoj, inkluzive de tomboj de mazoviaj princoj. Inter ili troviĝas la tombo de reĝo Bolesław Krzywousty (Boleslao la Kurbobuŝa), dum kies regado Płock estis la ĉefa urbo de Pollando.
La Reĝa Kapelo de Płock-katedralo estis ĝisfunde restaŭrita en la jaroj 2016-2017. En aprilo 2018 la superanta la Vistul-fluon katedrala altaĵo estis per la prezidenta decido registrita kiel Histori-monumento.
El la elsendo 25.05.2025. Legas Pamela – 01′ 51″