Ekde mezo de aprilo la Nacia Muzeo de Varsovio prezentas ekspozicion „Vojoj al Jerusalemo”. Ĝi estas klopodo montri la fenomenon de Jerusalemo, kiel urbo de tri grandaj kulturoj: juda, kristana kaj muzulmana. Ĝi prezentas Jerusalemon ekzistantan en konkreta geografia, historia kaj kultura realo, kaj krome kiel spacon imagitan – metafizikan pilgrimcelon, objekton de la fantazio de la vojaĝantoj, eskatologian finon de la vivvojoj de generacioj de religiuloj, en la transmondo. Laŭ religiaj tradicioj ĝuste en Jerusalemo komenciĝis la mondo kaj tie en la juĝotago ĝi havos sian finon.
Invitante por la ekspozicio la varsovia Nacia Muzeo atentigas, ke Jerusalemo estas plena de malakordoj kaj paradoksoj. Ĝi estas urbo same komuna, kiel dividita, kies statuto de jarcentoj estas ligita kun spiriteco kaj pieco de diversreligiaj konfesantoj kaj samtempe ligita kun akraj politikaj konfliktoj.
La varsovia ekspozicio „Vojoj al Jerusalemo” estas konceptita kiel malferma kaj plurkultura spaco de konoj kaj dialogo, en kiu arto kaj metio de la malnovaj epokoj renkontiĝas kun la verkoj de nuntempaj artistoj. En la ekspozicio troviĝas artverkoj kaj produktoj, kiuj kreiĝis en Jerusalemo – kaj pli vaste en Palestino. Samtempe troviĝas en ĝi nuntempaj artverkoj kaj produktoj, kiuj emfazas fasciniĝon kaj sopiron al tiu teritorio, elvokas rememorojn kaj simbolajn al ĝi veturojn.
La enpensiĝo pri la universala historio, pramalnova mito kaj komplika nuntempo de Jerusalemo okazas laŭ la loka perspektito de Varsovio. La ekspzicititolo „Vojoj al Jerusalemo” kiel celo de la vojaĝado kaj pilgrimado, referencas ankaŭ al aparta lokalizo de la ekspozicio, nome la adreso de la varsovia Nacia Muzeo troviĝanta ĉe la Jerusalemaj Aleoj.
La ekspozicion – daŭrontan ĝis la 20-a de julio – akompanas pluraj eventoj, kiel komuna gvidado tra la ekspozicio fare de fakuloj, prelegoj de ekspertoj, laborrenkontoj por infanoj kaj plenkreskuloj, komunaj promenoj tra la urbo.

El la elsendo 20.04.2025. Legas Maciek – 02′ 33″